Esperanto, Volapuko, la klingona – planlingvoj nuntempe

Senbabeligi la mondon

36:37 Minuten
Reproduktion des Ölgemäldes TURMBAU ZU BABEL von Peter Bruegel.
Turmbau zu Babel von Peter Bruegel © imago / suedraumfoto
Dramraportaĵo de Florian Felix Weyh · 27.11.2019
Audio herunterladen
Ĉiuj homoj parolas unu lingvon kaj regas paco. Laŭ tiu - pia - deziro oni inventadas lingvojn kiel Esperanto. Mondan pacon ili ĝis nun ne alportis, sed ili plu fascinadas nin.
En la 19a jarcento la telegrafio havis efikon similan al la hodiaŭa Interreto:
Distancoj malgrandiĝis, subite oni povis preskaŭ realtempe komuniki trans kontinentojn. Sed se la mondo estas unu komunikejo, la babela multlingveco ĝenas. Do preskaŭ nepre aperis la deziro je artefarita mondolingvo. Per Volapuko (»monda lingvo«) en 1879 la germana pastro Johann Martin Schleyer kreis la unuan funkciantan koncepton de tia planlingvo, preskaŭ samtempe estiĝis Esperanto fare de L. L. Zamenhof.
La volo interkomprenigi la popolojn sufiĉe furorigis planlingvojn antaŭ la Unua Mondmilito, kompreneble kun ĉiama akompano de disputoj kaj skismoj en la unuopaj parolantaroj. Ĝis nun oni nombris pli ol 900 projektojn de artefaritaj lingvoj, kiuj plejparte havis nur mallongan ekziston. Esperanto postvivis, ĉar ĝi sukcesis ekhavi sufiĉe da parolantoj en la mondo. Ĉu en la epoko de la Interreto la ideo de planlingvo estas jam arkaika, ĉar ĉiuj interkonsentis pri ia primitiva baza angla?
Aŭ ĉu male nur nun ekekzistis la necesa interrilatiga strukturo por starigi veran mondolingvon? Studoj ja almenaŭ montris, ke la senescepta Esperanto kun siaj konsekvencaj gramatiko kaj vortfarado lasas sin relative facile lerni.
Dramraportaĵo produktita en du lingvoj: la germana kaj Esperanto

Und hier noch einmal auf Deutsch:
Im 19. Jahrhundert erzeugte die Telegrafie Effekte wie heute das Internet: Entfernungen schrumpften, plötzlich konnte man fast ohne Zeitverzögerung über Kontinente hinweg kommunizieren. Wo die Welt nur noch ein Kommunikationsraum ist, stört die babylonische Vielsprachigkeit. Fast zwangsläufig entstand der Wunsch nach einer künstlichen Weltsprache.
Mit Volapük (world speak) schuf 1879 der deutsche Priester Johann Martin Schleyer das erste funktionierende Konzept einer solchen Plansprache, fast zeitgleich entstand das Esperanto von Ludwig Zamenhof. Der Wille zur Völkerverständigung brachte vor dem Ersten Weltkrieg einen wahren Boom an Plansprachen hervor, freilich immer begleitet von Streit und Abspaltungen in der jeweiligen Community. Bis heute zählt man mehr als 900 artifizielle Sprachensystemprojekte, von denen viele nur kurz existierten. Esperanto überlebte, weil es weltweit genügend Sprecher gewinnen konnte.

Ist im Internetzeitalter die Plansprachenidee endgültig passé, weil sich alle auf ein rudimentäres Basic Englisch geeinigt haben? Oder existiert, im Gegenteil, erst jetzt die nötige Netzwerkstruktur, um eine echte Weltsprache zu etablieren? Studien haben zumindest bewiesen, dass sich das ausnahmefreie Esperanto mit seiner logisch aufgebauten Grammatik und Wortbildung viel leichter lernen lässt. Ein Feature, das in zwei Sprachen produziert wurde: Deutsch und Esperanto.

Ein Feature von Florian Felix Weyh
Es sprachen:
Markus Hoffmann
Wera Blanke
Torsten Föste
Ton: Alexander Brennecke
Regie: Frank Merfort
Redaktion: Martin Hartwig